Internacia Komitato pri Intelekta Kunlaboro

La Internacia Komitato pri Intelekta Kunlaboro (iufoje Komitato de la Ligo de Nacioj pri Intelekta Kunlaboro) estis konsila organizaĵo por la Ligo de Nacioj, kiu celis progresigi internacian interŝanĝadon inter sciencistoj, esploristoj, instruistoj, artistoj, kaj intelektuloj. Ĝi establiĝis en 1922, kaj ĝiaj membroj inkluzivis famulojn kiel Henri Bergson, Albert Einstein, Sarvepalli Radhakrishnan, Nitobe Inazo, Marie Curie, Gonzague de Reynold, kaj Robert A. Millikan. La komitato estas la antaŭanto de Unesko, kaj ĉiuj ĝiaj propraĵoj transiris al tiu organizaĵo en 1946.


Developed by StudentB